Bonvenon al la Genrokvira Esperanto-ligo

Ni estas internacia ligo por tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas genrokviraj, t.e. ne identigas sin per la genro, kiu denaske atribuiĝis al oni.

Se vi estas genrokvira, ekz. transgenra, neduuma, genrofluida, negenra, ĉiugenra, genrodemandanta aŭ simple subtenas la antaŭmenciitojn, ĉi tiu ligo estas por vi!

Nia ligo celas esti helpema, liberiga komunumo por genrokviroj kaj rimedilo pri genrokviraj aferoj por interesitoj.

Senpage aliĝu al nia ligo ĉi tie!

Tweets by genrokvira