Pri la ligo

La Genrokvira Esperanto-Ligo estas internacia ligo por genrokviraj geesperantistoj fondita de Mia Nordentoft en Oktobro 2016 post diskuto kun Tea Coba.

Ni celas esti helpema, liberiga komunumo por genrokviroj kaj rimedilo pri genrokviraj aferoj por interesitoj.

Esti genrokvira signifas ne identigi sin per la genro, kiu denaske atribuiĝis al oni; t.e. ne esti cisgenra. Oni povas esti genrokvira laŭ multaj malsamaj difinoj, tamen iuj el la plej oftaj estas esti transgenra, neduuma, genrofluida, negenra, ĉiugenra aŭ genrodemandanta.