Prigenra Vortaro

La suba pluprilaborata vortaro havas difinojn de multaj prigenraj aferoj. Ĝi estas verkata de Mia Nordentoft.

A

abdomenkirurgio

Kirurgia operacio en la abdomeno kiu fariĝis rilate al la transiĝo de transgenrulo.

El viro al virino—MtF: Kirurgia foriĝo de la testikoj kaj la peniso kaj kreado de vagino.

El virino al viro—FtM: Kirurgia foriĝo de la utero kaj la ovarioj kaj eble ankaŭ aldoniĝo de peniso.

MtF-homo ofte nur havas unu operacion, sed FtM-homo devas havi plurajn, kondiĉe ke la tiu volas fari la tutan aferon, t.e. aldoniĝi iom funkcianta peniso.

angle bottom surgery, SRS, sexual reassignment surgery, gender confirmation surgery

Ankaŭ vidu: genrokorektado, genrokorektanta operacio

aliancano

Cisgenra kaj aliseksema homo kiu subtenas GLAT-rajtojn.

angle ally

Ankaŭ vidu: GLAT, cisgenra

ambaŭgenra, duoplgenra

Iu, kiu sentas sian genron kiel kaj tute viran kaj tute inan.

Tutdepende de la situacio ambaŭgenruloj esprimas genrotipan konduton, kiu kompreniĝas kiel aŭ vira aŭ ina. Dum ekz. androginulo havas la saman genrotipan konduton trans situacioj, ambaŭgenruloj kontraŭe, aŭ konscie aŭ senkonscie, ŝanĝas sian konduton de maskla al femala aŭ inverse.

angle bigender

Ankaŭ vidu: genrokvira, genroidenteco, genrorolo, genroesprimo, neduuma, transgenra

androgina

Esti kaj maskla kaj femala kaj tiel esti ie meze de la du.

Multaj androginuloj identigas sin kiel mense estante ie inter ino kaj viro. Iuj serĉas malklare esprimi sian genroesprimon, kaj por aliaj nur temas pri la fizika esprimo kaj ne genra identeco. Androgina genroidenteco malofte kongruas kun biologia sekso, tamen iuj intergenruloj estas androginaj.

angle androgynous

Ankaŭ vidu: genrokvira, neniugenra, genro-neŭtrala, genroesprimo, neduuma

B

biologia virino

Alia vorto por virino, kiu denaske atribuiĝis la ina sekso.

angle bio woman

Ankaŭ vidu: cisgenra, atribuita genro

biologia viro

Alia vorto por viro, kiu denaske atribuiĝis la vira sekso.

angle bio man

Ankaŭ vidu: cisgenra, atribuita genro

C

cisaliseksemnormigeco

La ĝenerala supozo ke homoj estas aŭ viro aŭ virino kaj emas la alian sekson, kaj tiel marĝenigas tiujn, kiuj ne estas cisgenraj aŭ aliseksemaj.

angle cisheteronormativity

Ankaŭ vidu: cisnormigeco, normigo, normo

cisaliseksemulo

Iu, kiu sentas sin kiel tiu genro, kiun tiu homo denaske atribuiĝis kaj emas romantike kaj seksume homojn de la alia sekso.

angle cisheterosexual

Ankaŭ vidu: cisgenra, atribuita genro

cisgenra

Iu, kies spertata genro kaj genroesprimo kongruas kun ties atribuita genro.

Multaj samtempe ankaŭ plenigas la sociajn atendojn alligitajn ties genron, kaj aliaj kritike agas rilate al tiuj atendoj. Estas la malo de transgenra.

angle cisgender

Ankaŭ vidu: genrokvira, genroidenteco, kvira, socia genro, atribuita genro

cisnormigeco

Socia normo kaj instituciigita supozo ke ĉiuj homoj estas cisgenraj. Tia normaro marĝenigas homojn, kiuj ne estas cisgenraj aŭ ne identas sin kiel cisgenrulojn.

angle cisnormativity

Ankaŭ vidu: duuma genrokompreno, cisaliseksemnormigeco, normigo, normo, atribuita genro

cisseksismo

Diskriminacio kontraŭ ne cisgenraj, kiu baziĝas de parolita aŭ subkomprenita kredo de tio ke esti cisgenra estas pli bone ol aŭ la nura bonorda kompare al aliaj genroidentecojgenroesprimoj (religie, morale, socie, sente, age kaj/aŭ alie kiale); konscia aŭ nekonscia supozo ke ĉiuj estas cisgenraj; kredo ke ĉiuj estu cisgenraj.

angle cis-sexism

Ankaŭ vidu: cisnormigeco, necisaliseksemulo, transfobio

cisvestismo

Inklino vesti sin per vestaĵoj netaŭgaj, kiuj tamen apartenas al onia genro.

angle cisvestim

D

demivirino

Vorton homoj, kiuj denaske atribuiĝis ina genro, tamen tre malmulte sentas sin ligitaj al la identeco “virino” uzas por priklarigi siajn genroidentecon.

Ĉi tia stato tamen malofte rezultas je fizika malkomforto de iliaj korpoj—genrodisforio.

La termino ankaŭ povas temi pri iu, kiu denaske atribuiĝis vira genro, kiu eble identigas sin kiel transfemalan, sed ne identigas sin laŭ la duuma genrokompreno.

La persono sentas sin pli proksime ligita al la identeco “virino” ol “viro”, sed ne sufiĉe forte por ke tiu identigas sin kiel “virinon”.

angle demigirl

Ankaŭ vidu: atribuita genro

demiviro

Vorton homoj, kiuj denaske atribuiĝis vira genro, tamen tre malmulte sentas sin ligitaj al la identeco “viro” uzas por priklarigi siajn genroidentecon.

Ĉi tia stato tamen malofte rezultas je fizika malkomforto de iliaj korpoj—genrodisforio.

La termino ankaŭ povas temi pri iu, kiu denaske atribuiĝis ina genro, kiu eble identigas sin kiel transmasklan, sed ne identigas sin laŭ la duuma genrokompreno.

La persono sentas sin pli proksime ligita al identeco “viro” ol “virino”, sed ne sufiĉe forte por ke tiu identigas sin kiel “viron”.

angle demiguy

Ankaŭ vidu: atribuita genro

dilati

Plivastigi aŭ pligrandigi ion.

Al transulinoj, kiuj havis abdomenkirurgion, necesas dilati por certigi ke la novkreita vagino ne enkresku.

angle dilate

dragartisto

Dragreĝino aŭ dragreĝo kiu ne volas tiel nomiĝi sed preferas la nomon dragartisto.

angle drag artist

dragreĝino

Viro, kiu okaze vestas sin kiel virinon por amuzi kaj/aŭ defii la limojn kaj supozojn pri genro de si aŭ aliaj; ofte karikaturantaj kaj troaj kaj rilate al vestaĵoj, idiomo kaj atitudo.

Dragreĝino ne laŭdifine estas aŭ transgenra aŭ samseksema sed povas esti.

angle drag queen

Ankaŭ vidu: normo

dragreĝo

Virino, kiu okaze vestas sin kiel viron por amuzi kaj/aŭ defii la limojn kaj supozojn pri genro de si aŭ aliaj; ofte karikaturantaj kaj troaj kaj rilate al vestaĵoj, idiomo kaj atitudo.

Dragreĝo ne laŭdifine estas aŭ transgenra aŭ samseksema sed povas esti.

angle drag king

Ankaŭ vidu: normo

dragspekto

Spekto kun dragartistoj.

angle drag show

duoplgenra

Vidu la teksteton pri ambaŭgenra.

duuma genroidenteco

Difini sian genroidentecon kiel aŭ viron aŭ virinon.

angle binary gender identity

Ankaŭ vidu: duuma genrokompreno

duuma genrokompreno

Kompreno ke genro konsistas de du sendependaj kaj malaj tipoj de respektive ineco kaj vireco.

Rilate al genroidenteco la du tipoj estas viro kaj ino (je infanoj: knabo kaj knabino). Rilate al genroesprimo la du tipoj estas maskla kaj femala.

Ĉi tiu genrokompeno estas tre ŝlosita, kaj ne ebligas pli ol du tipoj; estas neniu griza zono inter la du, kaj iu povas nur esti unu aŭ la alia—ne ambaŭ, nenio aŭ io inter ili.

La malo de duuma genrokompreno estas neduuma genrokompreno.

angle gender binary

E

esti en la ŝranko

Kiam GLATano ekz. transgenrulo ankoraŭ ne elŝrankiĝis aŭ ne volas libere paroli pri sia seksemeco kaj/aŭ genra identeco al aliaj.

La malo de esti malferma.

angle be in the closet

Ankaŭ vidu: elŝrankiĝi, elŝrankigi

F

femaleco

Aro de ecoj, karaktecoj aŭ kondutoj, kiuj kutime konsideriĝas kiel taŭĝaj por virino.

Komprenoj kaj idealoj pri femaleco socie konstruiĝas, sed konstruiĝas de kaj sociaj kaj biologiaj faktoroj kaj ŝanĝiĝas trans kulture kaj historie.

angle femininity

Ankaŭ vidu: maskleco, genrorolo

femaligkirurgio

Ŝanĝoj al la vizaĝo por ekhavi pli femalan aspekton ekz. ŝanĝo al la harlimo, ĉirkaŭokula haŭto, nazo, mentono kaj forigado de la tireoido.

angle feminization surgery

Ankaŭ vidu: genrokorektado, genrokorektanta operacio, genroŝanĝooperacio

fetiĉa transvestulo

Psikologia diagnozo pri iu, kiu vestas sin per la vestaĵoj de la mala sekso nur aŭ ĉefe pro seksumaj kialoj.

Kutime temas pri viro, kiu kutime vestas sin per ekz. intimaj vestoj kaj nilonŝtrumpetoj.

Post ke la seksuma deziro malaperis la vestaĵoj kutime malportiĝas ĉar la deziro porti ilin ne plu ekzistas.

angle fetichist transvestite

Ankaŭ vidu: transgenra, transvestulo

fetiĉisto

Iu kun deziro kutime de seksuma karaktero posedi specifajn aĵojn aŭ vesti sin per specifaj vestaĵoj.

angle fetichist

Ankaŭ vidu: fetiĉismo, fetiĉa transvestulo

fluida genroidenteco, genrofluida

Sperto ke onia genroidenteco povas ŝanĝiĝi.

La genro ne spertiĝas de iuj kiel io konstanta, sed kiel io, kio povas ŝanĝiĝi dum la vivo, tiel ke ili iutempe maskle sentas sin kaj identigas sin kaj alitempe female.

angle genderfluid

Ankaŭ vidu: genrokvira, genro, neduuma, laŭsituacia fluida genroidenteco

G

gafo

Rigida kalsoneto, kiu tenas la virajn seksorganojn kiel eble plej multe kaŝitaj.

Uzataj de multaj transulinoj por kaŝi iliajn seksorganojn.

angle gaff, gaffe

Ankaŭ vidu: mamligilo, bendilpakaĵo, pasi, transiĝi

genre nekonformanta

Iu, kies ena genroidenteco ne kongruas kun ties biologia/socia sekso.

angle gender nonconforming

Ankaŭ vidu: biologia sekso, nekonformanta genro, socia genro, atribuita genro

genro, sekso

Genro kaj sekso povas signifi du malsamajn aferojn. Kutime sekso temas pri biologia sekso kaj genro pri genroidenteco.

angle gender, sex

Ankaŭ vidu: biologia sekso, genroidenteco

genro-neŭtrala

Vidu la teksteton pri negenra.

genrofluida

Vidu la teksteton pri fluida genroidenteco.

genrokvira

Vorto por iu, kiu ne povas aŭ ne volas identigi sin kiel aŭ viron aŭ virinon aŭ kiu identigas sin kiel kaj viron kaj virinon.

Ĉiuj genrokviruloj kontraŭas la supozon ke nur estas du genroj.

Tiuj, kiuj nomas sin genrokviraj povas ekz. ankaŭ nomi sin negenraj, ambaŭgenraj, intergenraj, neniugenraj, genro-neŭtralaj, genrovariaĵoj, ĉiugenraj, plurgenraj, trigenraj aŭ senti ke ili havas trian genronfluidan genroidentecon.

angle genderqueer

Ankaŭ vidu: duuma genrokompreno, genroidenteco, genrovariado, neduuma, kvira

genrosalato

Iu, kiu “kunludas” aŭ “salatigas” la tradiciajn komprenojn de genroesprimoj, genroroloj kaj prezentoj de genro.

La intenco estas konfuzi aliajn kaj defii la stereotipojn de genro en la socio. Rilate al genrokvireco genrosalato de iuj nomiĝas genroidenteco.

angle genderfuck

Ankaŭ vidu: neduuma, normo, kvira

L

ligilo

Vidu la teksteton pri mamligilo.

M

mamligilo, ligilo

Bendilo aŭ tuko uzata por laĉi la mamojn por ke ili ne vidiĝu.

Uziĝas de multaj transviroj por kaŝi iliajn mamojn kaj tiel doni impreson de plata, vira brusto.

angle binder

Ankaŭ vidu: bendilpakaĵo, pasi, transiĝi

misgenrigi

Uzi la malĝustajn pronomojn pri iu, kutime transgenra individuo.

Ekz. se transulino genriĝas kiel “li”.

angle misgender

Ankaŭ vidu: ĉiutaga diskriminacio

N

negenra, genro-neŭtrala

Al negenruloj iliaj atribuitaj genroj ne nepre kongruas kun iliaj genraj identecoj. Ili ofte serĉas androginan genroesprimon.

angle agender, gender neutral

Ankaŭ vidu: androgina, genrokvira, neniugenra, neduuma

S

sekso

Vidu la teksteton pri genro.

V

virknabino

Knabino, kiu montras ecojn aŭ konduton, kiuj kutime asociiĝas de knaboj. Tio povas esti vesti sin per masklaj vestaĵoj kaj partopreni ludojn kaj aktivecojn kiuj laŭnature estas tre fizikaj, kaj kiuj en multaj kulturoj konsideriĝas kiel knaboaktivecoj. Eventuale ankaŭ havas masklan aspekton.

Povas esti atendo ke virknabino estas lesba aŭ transgenra. Tio tamen entute ne devas esti la kazo.

angle tomboy

Ankaŭ vidu: genrorolo, genroesprimo, normo

virmoduso

Vorto por transvestulo, kiu ĉe renkontiĝo aŭ simila ne vestas sin kiel virinon.

angle boymode

Fontoj

  1. (dane) LGBT DanmarkLGBT-ordbog om seksuel orientering og kønsidentitet